Esperanto


TERO KAJ LIBERO: LA KOLEKTIVIGAJ IDEOJ DE BAKUNIN

Ekster la liberecana medio, la figuro kaj pensaro de Mihail Bakunin ne estas multe laŭditaj. Jam pasintaj la antaŭaj polemikoj, ankoraŭ oni kritikas lin pro la diskonigo de malmulta aŭ neniu originala filozofio aŭ pro la semado de la malkonkordo en la 1a Internacio, ankaŭ oni akuzas lin esti aventuristo malŝparinta fortojn kaj energiojn en senfruktaj ribeloj; oni eĉ kuraĝas asocii lian nomon, per malkaŝita anakronismo, al la ĝihadista terorismo. Tamen, Bakunin personigis la tipan agviron de la 19a jarcento. Kiel la avo de Settembrini, tiu aminda rolulo de la romano La magia monto, estis unu el tiomaj revoluciuloj, kiuj oferis sian trankvilon nome de la libereco, alternante la sabron kaj la plumon, la pulvon kaj la presmaŝinon. Pro sia malkvieta karaktero, la nomadismo postulita de la fiasko de la konspiroj en kiuj li partoprenis kaj la malliberejo, Bakunin ne havis la ŝancon -kontraste kun Karlo Markso- plene maturigi siajn ideojn.

Tamen Bakunin kapablis trovi vejnon malestimitan de sia ideologia kontraŭulo. Markso, priokupita pro la krizo de la kapitalisma sistemo, prefere fiksis sian atenton sur la plej evoluintaj landoj laŭ industria nivelo, komisiante al la laborista klaso la historian komision anstataŭi la burĝaron en la povo. Bakunin, siaflanke, devenanta de la rusa kampara nobelaro,  ĉefe interesiĝis pri la plej subevoluinta parto de tiu Eŭropo de du rapidecoj, kie la terkulturo daŭre estis la unuaranga laboragado: Rusujo, Italujo aŭ Hispanujo. Laŭ Josep Termes, la historio de la hispana anarkiismo estas -escepte en iuj zonoj de Andaluzujo- la kroniko pri laborista movado de urba karaktero; tamen, la unuaj anarkiistoj, kvankam laboris en atelieroj kaj fabrikoj, havis nedubeblan kamparanan originon: plimulte estis elmigrintoj el la kamparo.

La penso de Bakunin estas tre influita de referencoj, kiuj devenas de tiu kampara bazo antaŭkapitalisma, antaŭindustria kaj kontraŭŝtatista -pro la ĉiufoje pli granda intervenado de la ŝtato en la komunuma vivo-. Tial la ĉefeco, kiun havas en lia idearo la kolektivismo, kiu konforme al kio tekstis Netchaev en La revolucia Katekismo – verko komisiita de Bakunin-: La tero kaj ĉiuj naturaj rimedoj estas ĉies komuna proprieto, sed nur estos uzata de tiuj, kiuj kultivas ilin per sia propra penado. Sen eksproprigo, nur kun la potenca premo de la asocioj de laboristoj, la kapitalo kaj la rimedoj de produktado falos en manojn de tiuj, kiuj produktas la riĉecon per sia propra laboro.

La kolektivismo estas la sola garantio de la ekonomia memdetermino, kiu siavice estas la nepra kondiĉo por atingi realan liberon. La kolektivisma sistemo implicas la glorigon de la laboro, kiel bazo de la homaj digno kaj moralo, la principo, kiu permesis al la homoj superi staton de bruteco. Sed ĉi tiu ideo povas ekkonflikti kun la individua libereco, kiu suferas malsamajn premojn devenantajn ne nur de la ŝtato sed ankaŭ de la socio. Oni tiel proponas interesan problemon, kiun Bakunin solvas formulante perfektan simbiozon inter la individuo kaj la socio. La libereco, sekve, nur povas esti solidara. La ideala socia modelo por Bakunin estas la horizontala federacio el la asocioj de laboristoj, organizita de sube al supre laŭ grupoj, komunumoj, provincoj aŭ regionoj kaj fine landoj. Sed kvankam li pretendas la detruon de ĉiuj povstrukturoj de la ŝtato kaj la kapitalo, ne proponas la neniigon kaj elradikigon de la privata proprieto. Kvankam li insistas pri tio, ke la egaleco estas la justa disdono de la havaĵoj, proponas iompostioman pliboniĝon de la burĝa superiĝo, tio estas, de la tendenco al la amasiĝo de la rimedoj, substrekante, ke por la ekzerco de la libereco en solidareco tio grava estas ĝia uzo. La egaleco ne antaŭsupozas hasteman kaj devigitan samrajtismon. Bakunin tiel prezentas sin, kiel aktiviston, kiu konas la kamparanan mensostaton, tio estas, la plej malproksima antitezo de la burokrato de urba deveno.

La bakuninisma kolektivismo forte enradikiĝis en Hispanujo, nesurpriza fakto se oni konsideras, ke la liberala revolucio modifis la reĝimon de komunuma proprieto de la tero, senigante la vilaĝojn de arbaraj spacoj, kiujn ili kolektive antaŭe profitis kaj metante la administradon de la montoj sub la estrado de la centra administracio. La ĉefaj konsekvencoj estis la bankroto de la praaj modeloj de organizo de valoj kaj montoj, kaj la sekva kampara elmigrado. Tial, kiam Giuseppe Fanelli venis al la duoninsulo je 1868 por diskonigi la bakuninismon, troviĝis akceptema medio. La statutoj de la Alianco de la Socialisma Demokratio, fondita de membroj de la Internacia Laborista Asocio je 1872, starigis kiel unuan punkton: la definitiva kaj kompleta abolo de la klasoj kaj la ekonomia kaj socia egaleco de la individuoj de ambaŭ seksoj. Por atingi ĉi tiun celon, ĝi petas la abolon de la individua proprieto kaj de la hereda rajto, por ke estontece estu la ĝuado havigita al la produktado de ĉiu, kaj ke konforme al la decidoj prenitaj de la lastaj kongresoj de Bruselo kaj Bazelo, la tero kaj la laborilaro, kiel iu ajn alia kapitalo, kiam estos kolektiva proprieto de la tuta socio, nur povas esti uzotaj de la laboristoj, tio estas, de la terkulturaj kaj industriaj asocioj.

Post 1881 la Federacio de Laboristoj de la Hispana Regiono akceptis la kolektivisman doktrinon, kvankam la trafo de la pripensoj de Kropotkin faris, ke iliaj plej radikalaj membroj inkliniĝis al la anarkikomunismo, laŭ la ideo, ke ĉiuj reprenis de la produktado tion, kio ŝajnis al ili konvena. Sed, malgraŭ la subita apero de aliaj tendencoj kaj la potenco de la sindikatismo, la kolektivismo postvivis, kiel elmontras la sociala revolucio ekfunkciinta la tagon post la ŝtatrenverso de la 18a de julio 1936. La terkulturaj kaj industriaj kolektivigoj, ĉefe en Katalunujo kaj Aragono, montras la aspiron de la laborista klaso konsekri la laboron, kiel la solan kaj aŭtentan fonton de riĉeco.

Kiel oni povas vidi, la influo de la bakuninisma kolektivismo ege superis la limigitan influon, kiun lia instiganto povis dum sia vivo plenumi sur la hispanaj laboristaj societoj. Oni ĵetis plurajn kritikojn kontraŭ ĝi, konsiderante ĝin, kiel idealiĝon de la kampara vivo kaj asertante la fiaskon de la reĝimo de kolektivigoj dum la milito. Sed oni ne tiom insistis pri tio, ke ĝi kontentigis socian peton, ke ĝi proponis ekonomian alternativon, kiu superus la diferencojn de klaso kaj, ke ĝia fina realiĝo, en milita kunteksto, neeviteble difektis sian disvolviĝon.


KVIN JAROJ DE LA JAZIDA GENOCIDO


Dum tiuj ĉi tagoj() okazis la datreveno de la komenco de la jazida genocido. Ĝi okazis en 2014. Komence de aŭgusto la ĝihadistoj de la tiel nomata Islama Ŝtato kaptis la Ŝengalmontaron( 1), murdis la virojn kaj rabis la inojn kaj infanojn, por ilin sklavigi. Ili aranĝis aŭkciojn de jazidaj knabinoj en la foiroj de Mosulo(2) kaj Sirio. La Islama Ŝtato forfalis, ties tutan teritorion perdis, sed malaperigitaj restas ankoraŭ 3000 jazidoj, kiel la jazida pacnobelpremiito Nadiye Murad memorigis al Donald Trump antaŭ du semajnoj en la Blanka Domo. Tiu okazaĵo skuis la konsciencon de la tuta mondo, kaj tuj alvenis la sieĝo de Kobano, kaj la defendo de la kurdaj partizanoj alportis la revolucian fascinon. Ankaŭ inter ni(3), post jaroj dum kiuj manpleno da personoj pritraktis kurdiajn aferojn, okazis eta sed grava ondo de solidareco – paradoksas, ke flanke de la admirantoj de la kuraĝaj knabinoj de mezoriento, anstataŭ aŭskulti la maldekstrajn, kontraŭklerikajn kaj feminismajn muzulmanojn, oni ĉiam pli atentas pri la rajtojn de la konservativuloj el inter la membroj de la muzulmankultura anaro, kiu vivas inter ni. Oni zorgas pli pri la hiĝab-aferon ol pri la neceso, ke iliaj infanoj povu lerni kaj ludi samnivele kun la niaj –. Iom da movado en Lapurdo(4), ankaŭ en Bilbo(5), Donostio(6), Irunjo(7)… temas pri grupoj etaj kaj modestaj, sed ili efektivigas pli kaj pli da iniciatoj favore al Kurdio. Oni ne povas forgesi, ke antaŭ kvin jaroj, dum okazis la jazida genocido, centoj da eŭskoj, de vilaĝo al vilaĝo, protestis, ĉar Izraelo estis bombadanta Gazaon. Afero sendube denuncenda, sed kiom ĉagreniga estis vidi tiom da multhomaj protestoj kaj rimarki, ke neniu atentis la detruon de Ŝengalo. Kiam tio estis okazanta, en Roĵavo jam de du jaroj estis aŭtonoma sperto. La armeo de al-Assad koncentriĝis en la urboj kaj en la landoriento, kaj je tiu potencvakuo la kurdaj milicoj ekrespondecis pri la defendo kaj memregado de la popolo. La modelo de memregado estas malfacile kredebla, leciono pri harmonia kunvivado de kredoj, lingvoj kaj popoloj, kaj plej superba ekzerco de inpotencigo en Mezoriento. La situacio neniam estis facila, kaj nun ankaŭ ne. La ŝengalajn vilaĝojn liberigis la kurdaj partizanoj antaŭ tri jaroj, sed malmultas la jazidoj, kiuj revenis tien. Interalie ĉar oni nenion faris por rekonstrui la vilaĝojn: la registaroj de la RKR(8) ĉiam regis tie nefideme, ties peŝmergoj forfuĝis en 2014, kiam la ĝihadistoj alvenis, kaj estis danke al la partizanoj, trejnitaj de la PLK(9) kaj batalintaj en Roĵavo kaj Sirio, ke oni liberigis la montojn, en kiuj restis la soifmortantoj. La klano Barzani konsideris la roĵavan sperton kiel minacon, ĉar multaj sudaj kurdoj naŭziĝas pro ĝia korupto. En la atako post la referendumo de 2017 Heŭlero(10) perdis la kontrolon de la regiono, sed Bagdado faris preskaŭ nenion por rekonstrui. Ankoraŭ ĉiusemajne alvenas sciigoj pri infanoj aŭ inoj, kiuj fuĝis el la ĝihadistoj. Germanio estas, kiu plej faris helpe al tiuj seks-sklavinoj. Krom doni vizojn ĝi prilaboris programon por trakti tiun hororan traŭmon. Inter ni ankaŭ ege kreskis la intereso rilate la kurdojn. Aperis artikoloj, libroj, solidarecgrupoj kaj projektoj. Durango(11) interfratiĝis kun Kobano. Garabide(12) kunlaboras pri la lingvo kun la kurdoj. Malkiel kun tiuj, kiuj parolas arabe aŭ hispane, kun la kurdoj tuj aperas la kompliceco de la minoritatlingva parolanto. Kvin jarojn post la jazida genocido la Islama Ŝtato ne posedas teritorion, sed, paradokse, kiam la sunaisma kaj la ŝijaisma islamismoj unuiĝas, ĉikaze Ankaro kaj Teherano, estas por bombataki la kurdojn. En la Kendil-montaro(13), en la rifuĝintareo de Meĥmuro(14), en Afrino aŭ ĉe la landlimo de Roĵavo, la minaco de Turkio ĉiam pretas por bati kie eblas. Kaj ankaŭ tie necesas la eŭska solidareco. Notoj: (Nomoj en la kurda lingvo, krom la indikitaj). (1) Çidayen Şengalê. (2) Mûsil. (3) La aŭtoro parolas pri Eŭskio. (4) Lapurdi, en la eŭska. Provinco de norda Eŭskio. (5) Bilbo, en la eŭska. Ĉefurbo de Biskajo, sudeŭskia provinco. (6) Donostia, en la eŭska. Ĉefurbo de Gipusko, sudeŭska provinco. (7) Iruñea, en la eŭska. Ĉefurbo de Nafaro, sudeŭska provinco. (8) Regiona Kurda Registaro (RKR)/Hikumetî Herêmî Kurdistan (HHK/KRG). Temas pri la registaro de aŭtonoma kurda teritorio en Suda Kurdio/Bashurê Kurdistanê. La kurda teritorio ene de la Iraka ŝtato. (9) Partio de la Laboristoj de Kurdio (PLK)/Partiya Karkerên Kurdistan (PKK). (10) Hewlêr. (11) Durango, en la eŭska. Urbeto en Biskajo. (12) Garabide estas eŭska asocio, kiu starigas projektojn por helpi al disvolviĝo de minorigitaj lingvoj. (13) Çidayen Qendîlê. (14) Mexmûr. KLARIGOJ: Aŭtoro: Urtzi Urritikoetxea. () Originale aperis en la eŭska ĵurnalo Berria la 4-an de Aŭgusto 2019-a.
Tradukis: NXC. Aŭgusto 2019-a. Provlegis: DS.


Laboristoj en Ĉinio estis arestitaj, ĉar ili intencis fondi sian propran sindikaton. Ni bezonas vian helpon hodiaŭ por diri al la Ĉina registaro, ke tio estas neakceptebla.

Dum jardekoj, la nura leĝa sindikato en Ĉinio estis la Federacio de la sindikatoj en Ĉinio (ACFTU), kiu fakte estas kontrolata de la reganta komunisma partio. La laboristoj, kiuj frontas laborkonfliktojn aŭ plendmotivojn ne havas permeson fondi proprajn sindikatojn.

Dum somero 2018, la laboristoj de Jasic Technology, fabrikejo de lutmaterialo situanta sude de Ĉinio, estis maldungitaj, ĉar ili organizis propran sindikaton. Ili poste estis arestitaj fare de registaraj respondeculoj pro «homamasa kolektiĝo cele al malordigo de la socia ordo». Pli ol 40 personoj plu estas malliberigitaj pro kriminala kialo, inkluzive de reprezentantoj de studentoj defendantoj de la laboristoj, de komunumaj centroj kaj de NROj pri laborjuro. En januaro 2019, ankaŭ kelkaj defendantoj de la laborrajtoj, kiuj delonge apartenas al diversaj NROj pri la laboro, estis enkarcerigitaj.

Per tiu ĉi kampanjo, la Konfederacio de la sindikatoj de Hongkongo (HKCTU), kaj Globalization Monitor (GM), postulas de la ĉina registaro, ke ĝi liberigu ilin, kaj ĉesigu la persekutojn kontraŭ ĉiuj laboristoj, la sindikataj aktivuloj kaj ties defendantoj, kiuj estas malliberigitaj pro kriminalaj kialoj, ĉar ili uzadis sian fundamentan rajton al sindikata libereco. Tiuj organizaĵoj postulas de la registaro, ke ĝi ĉesigu la represion kontraŭ ĉiuj aktivuloj pri la laboristaj rajtoj, kontraŭ ĉiaj aktivecoj de sendependaj sindikatoj, kaj garantiu, ke ĝiaj leĝoj respektu la fundamentajn principojn de la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) pri sindikata libereco.        

Bonvolu dediĉi momenton por subteni tiun gravan kampanjon – alklaku ĉi tien.

Kaj dividu tiun mesaĝon kun viaj amikoj, familianoj kaj kolegoj.

Mi dankas vin!


Congrès 2019 – Montluçon (03)

PNG - 111.2 ko

71e Congrès de SAT-Amikaro

Le 71e Congrès de SAT-Amikaro se déroulera à Montluçon (Allier, France), du 20 au 23 avril 2019 . Le lieu du congrès sera le Lycée Albert-Einstein (rue Albert Einstein, 03100 Montluçon).


71a Kongreso de SAT-Amikaro

La 71a Kongreso de SAT-Amikaro okazos en Montolucono (Montluçon, departemento Aliero, Francio), de la 20a ĝis la 23a de aprilo 2019 . La kongresejo estos la Liceo Albert-Einstein (strato Albert Einstein, 03100 Montolucono).

Pour participer au congrès / Por partopreni la kongreson :

PDF - 113.5 ko

Aliĝilo – Bulletin d’adhésion